Poemo Narspi en Esperanto

Ńĺđć Ýńüěîíň
Poemo "Narspi" de Konstantin Ivanov

Traduko el la chuvasha al Esperanto de Sergej Tihhonov (Serjh Esjmont)
(supersignaj literoj chi tie estis anstatauigitaj per "h")
 
En vilagho Silbi

Fin’ de marto proksimighas,
Ekrigardis varme l’sun.
En Silbi, vilagh’ chuvasha,
Negh’ degelas haste nun.
Holmoj ighis nigraj-nigraj,
Char degelis preskau negh’,
Kreskas herbo densa-densa
Sur herbej’ kaj holma egh’.
Kruelega vintr’ foriras
En chagreno, en malghoj’,
Ploras per malvarmaj larmoj,
Sur la voj’ aperas roj’.
Lau valegoj kaj ravinoj
Lirlas akvo, fortas flu’.
Tamen malgrau ploro vintra
L’sun’ varmigas teron plu.
Do, bruante vintraj larmoj
Jam forfluis al river’.
Kaj geknaboj ludas, kuras
Sur la stratoj ghis vesper’.

Al la mond’ printemp’ bonkora
Venis, komencighis varm’.
Vekas de la vintra dormo
L’sun’ la teron, – kia charm’!
La arbar’ malhela sprosas,
Vestas sin per verda vest’,
Kaj herbejoj fanfaronas
Per belec’ dum verda fest’.
Shvebas en aer’ odoro, –
Shajnas, ke de chiu plant’, –
Estas dolcha ghi, kaj sonas
Chie de birdetoj kant’.
En chiel’ ala;do kantas
Pri printempo, bona plej.
Kaj shafidoj vigle saltas
Sur herb’ mola en herbej’.
Ludas shalmon pashtisteto
Apud sia pashtatar’,
Flanken de Silbi rigardas,
Li malsata estas char.

La vilagho estas richa,
En arbar’ situas ghi.
Kelkaj domoj al palacoj
Ech similas en Silbi.
Hurd’ chirkauas la vilaghon.
En ghardenoj post la hurd’
Estas multe da garbaroj,
Apud fruktoj zumas burd’.
En chef-strat’ tabul-tegmentaj1
Domoj ‘stas, en bona stat’.
Estas verdaj frukt-ghardenoj
Ambauflanke de la strat’.
Havas chiu dom’ barilon, –
Ghi similas al rempar’.
Estas flava, ornamita
La pordeg’ sen ajna shpar’.
La vilagho estas granda,
Ech similas al urbet’.
En Silbi chuvashoj richaj
Estas, pretaj por achet’.

Apud la vilagho granda
Fluas, lirlas la river’.
L’suno ludas kun la akvo, –
Kvazau brodas ghis vesper’.
Ene de river’ profunda
Naghas nuboj kaj chiel’.
Sin en akvo ekvidante,
Ghojas arb’ pri sia bel’.
Sidas sur la bord’ fishisto,
Sulkabundas lia derm’.
Fishojn, lertajn kaj rapidajn,
Volas trompi li per verm’.
Geknabetoj tuj apude
Naghas gaje en river’, –
Por maljuna fishkaptisto
Eble vanas la afer’.
Iu hom’ malsupreniris,
La river’ ne ighis bar’
Por la hom’, – li ghin transiris,
Malaperis en arbar’.

En Silbi, vilagh’ chuvasha,
Shajnas viv’ al paradiz’.
Pasas temp’ nerimarkeble,
Estas chiu tag’ – surpriz’.
Birdaj kantoj, homaj vochoj
Sonas, kiel sonoril’.
Trapenetras en orelojn
Gaja kanto kaj babil’.
Lau la stratoj pashas homoj,
Pashas grave chiu hom’.
Kaj infanoj bruas, ludas
Nun malanta; chiu dom’.
Pashas belaj junulinoj,
Chiu pashas kiel cign’.
Brilas sub la sun’ monistoj2,
Kiam pashas in’ kun dign’.
Che pordeg’ junuloj dancas, –
De l’frapad’ ech vibras ter’.
En vilagh’ Silbi bonegas
Viv’ en ghojo kaj prosper’!

En chi tiu hela mondo
Plej potenca estas hom’:
Estas mastro li sur tero,
Tio estas aksiom’.
Kvankam estas hom’ potenca,
Li obeas al la mond’,
Homon ofte frenezigas
Alkohol’ kaj ankau mon’.
Dum la fest’ – Kalamo3 Granda –
Kiu estas sen botel’?!
Chu malmulte da biero
Estis en profunda kel’?!
Oni multe drinkis, manghis,
Dancis’ lau la tradici’.
Sen chi tio kiel volas
Festi grandan feston vi?
Multe da ebriaj homoj
Pashas chie sur la strat’.
En vespero ech pli laute
Sonas vochoj de beat’.

Post drinkad’ chuvash’ ebria
Estas laca jam en nokt’.
Por ripozo shajnas mola
Nokte ech printempa kot’.
Kushas, kiel grandsinjoro,
Kaj ne gravas por kriant’,
Kie kushas li, kaj kiel
Laute sonas lia kant’:
“Multe manghu kaj laboru,
Forte drinku post transpir’!
Sen drinkajh’ ne povas vivi
Ajna laboranta vir’.
Estas tempo por labori,
Estas tempo por drinkad’.
Se drinkajhoj mankas hejme,
Iros ni al kamarad’.
Se ne havas li drinkajhojn,
Do ujranon4 drinkos ni.
Se ujrano ankau mankas,
Ni atendos, – donos Di’.”

Jen Kalamo jam finighas,
Venas tempo de plugad’;
Sed chuvash’ ne estas sobra,
Postebrias apud pad’.
Do, chuvashoj, ebriuloj,
Tuj ekstraru! Pretas ter’:
Altaj holmoj estas verdaj,
Malpliighis la river’.
Hej, gefratoj, tuj ekstaru!
Kaj ekpensu pri ripar’:
Ja bezonas ghin plugilo,
Ghin bezonas ankau char’.
Por koloro reaperu
En vizagho, vi en kort’
Lavu vin; kaj bone manghu
Por plugadi estu fort’.
Jungu vi chevalon, por ke
En plugej’ aperu stri’.
Di’, semitan grenon benu,
Donu sanon vi al ni!

Belulino

Leontod’ en stepo kreskas,
Flava, kiel sun-radi’.
En vilagh’ Silbi plej belas
Junulin’ kun nom’ Narspi.
La vizagho shia belas,
Kvazau charma kampa flor’,
La okuloj nigraj estas,
Sorche brilas la kolor’.
Malantaue buklighas
Harplektajho, krispas ghi.
Belsonoras la monistoj,
Preteriras kiam shi.
Al junul’ se shi rigardos –
Tuj tremetos lia kor’.
Se ridetos shi – plenighos
La animo per langvor’.
Kiun povas ne kortushi
Kampa floro en herbej’?
Kiu povas ne ekami
Junulinon belan plej?

Temp’ por ludoj kaj rond-dancoj
Venas post la sunsubir’;
Shi pendigas shelgemeon5
Sur la bruston kun insprir’;
Sur la shultron la teveton6
Shi surjhetas kun fascin’;
Belan rughan silkan tukon
Vestas, kiel fraulin’.
Bele sonas shia vocho –
Kvazau vocho de birdet’;
“Sana” – oni pensas, kiam
Ridas shi en malkviet’.
Kaj ghojigas shia vocho
Chiujn ghis matena stel’.
Ludoj chesis… Nur la stelo
Nun ridetas el chiel’.
Kaj Narspi beate dormas
En shatata patra dom’.
Rigardante bonajn songhojn,
Ghojas shi ech dum la dorm’.

Shi levighas frumatene,
Komencighas la labor’:
Au shi kantas kaj ornamojn
Brodas longe kun fervor’;
Au shi kudras, kaj similas
Orl’ al perl’ de granda kost’, –
Jen eniras, jen eliras
Shtala hund’ kun lina vost’7;
Au shi teksas tolon, – lerte
Shi laboras per navet’;
Au shi prenas huldarchaon8
Kaj bobenas al la fret’;
Au, se lavas la facion
Sur la benko hejma kat’,
Shi kuiras tuj por gastoj,
Staras prete pot’ kaj pat’.
Do, bonege pasis vivo
De Narspi ghis plenaghec’,
Ghis momento, kiam venis
La svatantoj kun la dec’.

Mihedero, shia patro,
La plej richa en Silbi
Estas; amas li filinon
Kaj fieras pri Narspi:
“Chu filinon, kiel mia,
Havas iu famili’?
Chu l’filin’ ne havas shuojn,
Sen monistoj pashas shi?
Kredu, tiaj junulinoj
Plu ne estos en Silbi!
Kaj neniu povos zorgi
Pri filino, kiel mi!
Kion Miheder’ ne havas?
Kio mankas en la dom’?
Tiom da arghent’ kaj toloj
Chu alia havas hom’?
Greno multas en grenujoj,
Estas plena chiu chel’!
Lakt’, buter’, biero, medo
Chu ne multas en la kel’?

Estas veraj liaj vortoj,
Ne necesas ech kalkul’.
Lin neniu jam atingos,
Estas sola li richul’.
L’dom’ similas al urbeto,
Ne trairos hom’ ghis fin’.
Ghis la pinto de la shedo
Ne ghisflugos ech kokin’.
L’korto plenas de objektoj,
Kiuj kushas en amas’.
La grenujoj estas plenaj,
Estas granda grena mas’.
Estas kiel urhamahhoj9
La chevaloj en la stal’.
En l’brutaro kiel tino
Estas chiu animal’.
Domon chi en Turigaso10
Vidos vi el malproksim’.
Do, maljunan Mihederon
Vi auskultu kun estim’.

Bona homo Mihedero,
Kun amemo al filin’,
Tuj post Granda Shchovarnio11
Al richulo svatis shin.
Kaj atendas edzighfeston
Chiuj kun malpacienc’:
- Du richuloj parencighas!
Kiam estos la komenc’?
Kiam do Shchinshcheo12 estos?
Ni atendas kun esper’.
Chu Shchimek’13 okazos balda;?
Ne sufichas jam toler’…
Kaj en dom’ de Mihedero,
Pro grandec’ de l’edzighfest’,
Oni kudras doton, pene
Nun laboras por majest’.
Sed Narspi, flav-junulino14,
Pro proksima “malliber’”,
Nur malgajas, kashe ploras,
Flustras nomon de Setner’.

En la fin’ de la vilagho
Staras malgrandega dom’.
Tie loghas kun patrino
Knab’ Setnero, simpla hom’.
Che Setner’, junulo bona,
Estas urhamahh-cheval’,
La patrino, jam maljuna,
L’koro, preta por batal’.
Por labori tage-nokte
Fortajn brakojn havas li.
Por forigi malamikon
Estas brust’ kun energi’.
Krome li nenion havas.
(Sed memoru: Miheder’
Ne fordonos la filinon
Al junulo en mizer’!)
Sed Narspi Setneron amas,
Pro proksima geedzigh’
Shi malgajas, char la amo
Ja pli gravas ol prestigh’.

Kreskas apud defluilo
Blank-saliko che river’.
Chiutage frumatene
Tre atendas shin Setner’.
Dum atendo tie trinkas
Lia urhamahh-cheval’.
Kaj Narspi malsupreniras
Por font-akvo al la val’.
Kiam iras kun siteloj
Flava junulin’ Narspi,
Lia koro ech elsaltas
Pro la ama afekci’.
Shiaj delikataj lipoj
Ridas el la malproksim’.
Kaj Setnero ech radias,
Staras kun felich-esprim’.
La okuloj brilas, kiam
Li rigardas al Narspi.
Kaj parolas liaj lipoj
Varmajn vortojn nur al shi.
 
Vespero antau Shchimeko

Sonorante akvo fluas
En la alta defluil’.
Kiam lumas l’sun’, che akvo
Estas arghenteca bril’.
En tuhhja15 arghent-monera
Prenas akvon belulin’.
La chevalon trinkigante
Flav-junul’16 parolas shin.
Ene de la blank-saliko
Gajan kanton kantas bird’.
Sed junul’ malgajajn vortojn
Diras al Narspi kun fid’:
“Kara mia, chu felichon
Tute plu ne havos mi?
Chu al fremda tero vere
Kun diabl’ veturos vi?
Via patro estas richa,
Ahh, ne estos jam felich’!
De malricha hom’ turnighas
Via patro pro la rich’”.

“Ho, Setner’, ne diru tiel.
Chu richeco estas pun’?
Kien povas mi forkuri
De gepatroj richaj nun?
La gepatroj estas stultaj…
Ne pri tio diru vi.
Diru vi pli bone, kion
Fari en situaci’?
Kiam estos sunsubiro,
Edzighfest’ okazos ja,
Edzighfesto estos mia
Kun richul’ el Hhujhalga.
Oni diras, tre kruela
Estas nia malamik’.
Kien iri, kion fari?
Bezonatas la eksplik’…
Vivis mi por vi, Setnero,
Mi tre forte amis vin.
Tamen donis tiun tagon
Al mi, juna, la destin’”.

“Che mi estas nura kapo,
L’koro, preta por batal’,
La patrino, jam maljuna,
Kiel urhamahh’, cheval’.
Kara pli ol ili chiuj
Estas vi, la amatin’.
Sed aperis malamiko,
Forprenanta karan vin.
Por mortigi malamikon
Fortajn brakojn havas mi.
Sed, se mi lin kadavrigos,
Estos mond’ kruela pli.
Se vi havus la deziron,
Sur chevalon mian vin
Mi sidigus, kaj tre foren
Ni forrajdus, amatin’”.
– Oj, Setner’, revenu hejmen,
Iras al la font’ virin’…
Se mi povus, mi parolus
Kun amato nur, sen fin’…

“Ne forgesu mizerulon
Kaj adiau, Narspi!”
La chevalo saltis, kuris
Flanken de domet’ de li.
Kaj Narspi rigardis triste
Al Setnero, la amat’,
Dume li ne malaperis,
Kun malghojo kaj kompat’.
“Ahh, adiau, estu sana,
Kiel mi forgesos vin?
Chu sen am’ en fremda tero
Vivi estas la destin’?”.
– Kial vi, Narspi, malgajas?
Chu maljunas la fianch’?
Chu malmultas la donacoj? -
Chiu vorto – kiel tranch’…
Sed Narspi nur prenis akvon,
Kaj foriris hejmen shi.
Hejme tuj shi ekplorghemis
En malgaj’ kaj frustaci’.

En la dom’ nenial grumblas,
Sakras ech maljunulin’.
Miheder’ riparas charon,
Jam proksime estas fin’.
Kvankam estas li maljuna,
Li laboras per hakil’;
Por filino sia penas,
Estos por la nupt’ util’.
“Ghisatendis mi la tagon,
Zorgis shin de infanagh’.
La laboro estas lasta,
L’charo pretas por vojagh’.
Nun shi ighis junulino –
Bezonatas richa edz’.
Jen la edzon ni eltrovis,
Pretas l’char’ de alta prez’.
Kaj alvenis fest’ – Shchimeko,
Estas temp’ por geedzigh’.
Ni komencu, kiam venos
Samaghuloj kun prestigh’”.

En la dom’ de Mihedero
Staras jam bier-barel’.
Kaj vilaghaj geparencoj
Scias, ke plenegas kel’.
En du grandaj varmaj fornoj
Estas de manghajh’ vapor’.
Kaj vilaghaj geparencoj
Estas nun en bonhumor’.
Rebonigas muzikisto
La vezikon17 por vesper’.
Kaj vilaghaj junaj viroj
Kvazau dancas sur la ter’.
Atendante grandan nupton,
Chiuj kuras en la dom’.
Sed neniu ech rimarkas
Triston de malghoja hom’.
Kaj Narspi oleas blinojn
En somera kuirej’,
Rememoras la svatadon,
Tristas sole en la ej’:

“De post foraj sep fremdlandoj
Venis svati min fremdul’.
Svatis flavan junulinon
Al fremdlanda li richul’.
Petis patron kaj patrinon
Mi ne hasti kun la far’,
Unu solan filineton
Gardi dum almenau jar’.
Sed gepatroj ebrietaj
Tute ne auskultis min,
Pro la mono ne ekkonis
La animon de l’filin’”.
La anim’ de maljunulo
Tre malmildas, kun ego’.
La anim’ de junulino
Estas mola, milda tro.
Se l’animo estus birda,
Estus plor’ kaj rid’ en ghi.
Se shi havus bird-flugilojn,
Tuj forflugus foren shi.

L’sun subiris post arbaron,
Estis rugha, granda ghi.
Demontighis la brutaro
Brua al vilagh’ Silbi.
La bovinojn junulinoj
Pelas per vigliga kri’;
Kaj post ili ruzaj bravaj
Knaboj kuras kun pasi’.
Unu homo ien kuras;
Mughas vee bunt-bovin’;
Stulta porko laute shrikas
Por la tuta strat’ sen fin’.
Lau la strato post brutaro
Polvo pendas en aer’.
En la polv’ maljunulino
Iras ien kun bier’.
Shi apenau pashas, tamen
Iras drinki sen persvad’.
Ho, penige estas porti!
Ho, facilas ja drinkad’!

Tiel samaghulojn vokas
La maljuna Miheder’:
Estas ja edzino lia
Tiu ino kun bier’.
Shi alvenas samaghulojn
Kun bier’, en festa vest’,
Drinkigante per biero
Vokas chiujn al la fest’:
– Niaj karaj geparencoj!
Chu vi ja honoras nin?
Ni filinon edzinigas.
Chu vi venos kun edzin’?
– Dankon, kara! Jes, ni venos.
Ech ne dubu, venos ni!
Venos nepre, se ni certe
Estos sanaj, dank’ al di’! –
Shi vilaghon chirkauiris,
Venis nokto al la val’.
Shi klopodas jam en hejmo,
Pretas pano jam kaj sal’.

Daurigota…

Klarigoj de la tradukinto:

1 Tiatempe (ech komence de 20-a jarcento) nur domoj de richaj chuvashoj havis tabulajn (lignajn) tegmentojn, aliaj estis el pajlo, same estis pri bariloj (malrichuloj havis nur plektbarilojn).

2 Monistoj signifas “moneroj”. Tio estas chuvasha virina granda surbrusta garnajho (antaue ghi kovris ne nur bruston, sed ankau ventron) el moneroj (pleje arghentaj). Dum chuvashaj festoj junulinoj en paroj, trioj kaj kvaroj pashis takte de sonoro de monistoj sur vestoj. Kaj en chiama vivo junulinoj penis pashi takte de sonoro de monistoj.

3 Granda Kalamo estas grava chuvasha printempa festo (antau plugado). Ghi signifis adiauo kun malnova jaro kaj rememoro pri mortintaj prauloj. Ghi estis festata 14-20 de marto antau de festado de Nova jaro – Mankuno – Granda tago (Nova suna jaro), kiun chuvashoj festis 21-an de marto (kaj ghis 1-a de aprilo). Kalamo estis ne memstara festo, sed parto de Mankuno (Nova jaro). Kalamo signifas “oferajho”, 20-an de marto (je unu tago antau Mankuno) chuvashoj okazigis riton de oferado al spiritoj de foraj prauloj (“hhivni”). En la poemo vershajne temas pri longa festado de chuvasha Nova jaro. Nun chuvashan novjaran feston Mankunon oni substituis per ortodoksa Pasko.

4 Ujrano estas chuvasha acidlakta trinkajho (restajho de kazea au butera farado).

5 Shelgemeo estas chuvasha virina surbrusta garnajho, kontinue kovrita per arghentaj moneroj, che randoj chirkaukudrita per strietoj de rugha shtofo, kordonoj kaj rubandoj.

6 Teveto estas chuvasha virina surshultra garnajho, kiun oni portis trans maldekstra shultro. Ghi estis vaste disvastita en Volgio en 18-a jarcento che tataroj kaj chuvashoj. Vershajne, origino de la garnajho estis sufiche antikva. Che “malsupraj chuvashoj” (anatri) ghi prezentis strion de tolo kun surkudritaj moneroj, che “mezmalsupraj chuvashoj” (anat enchi) – strion de tolo, chirkaukudrita per rugha shtofo, kun surkudritaj bidoj, konkoj kauri, nuhratkoj (oblongaj metalaj platoj). Virinoj portis teveton precipe en edzighfestoj, kaj junulinoj – dum diversaj chuvashaj festoj. Kutime teveton kompletigis shchuha – surbrusta garnajho, diskudrita per moneroj (pleje arghentaj).

7 “Shtala hundo kun lina vosto” estas tipa en chuvasha poezio bildo de nadlo kun fadeno.

8 Huldarchao estas bobenilo (stablo) por bobenado de fadenoj al fretoj por naveto dum teksado de tolo.

9 Urhamahho – tiel chuvashoj nomas la plej rapidajn chevalojn. Vershajne, la nomo venas el antikva chuvasha mitologio.

10 Turigaso estas supra strato au alta (supra) parto de vilagho. Kutime en tiu bona okulfrapa loko staris la plej bonaj kaj richaj domoj de vilagho.

11 Granda Shchovarnio estas chuvasha festo, simila al rusa butersemajno (karnavalo). Ghi estis ligita kun unua pelo de brutaroj al pashtejoj kaj estis festata en lasta triono de februaro (nun chuvashoj festas ghin dum rusa butersemajno). La festo konsistis el du partoj: “pliagha, chefa” (okazis sakramenta parto) kaj “plijuna” (oni sledumis).

12 Shchinshcheo estas “tempo de ripozo”, kiam estis malpermesite labori sur tero (post fino de kampaj laboroj kaj ghis 19-a de junio – dum 8-12 tagoj). Tiam estis malpermesite ne nur labori, sed anka; ludi, la;te danci, ridi, fajfi, lavi veston, bruligi fajron en forno ghis sunsubiro ktp. Oni devis vesti sin nur per helaj festaj vestoj, tamen tio ne estis festo (tio estis rita periodo post fino de kampaj laboroj, kiam tero estas “graveda”).

13 Shchimeko estas antikva chuvasha festo, festita 22-28 de junio (chuvashoj komencis ghin festi post tri tagoj post fino de Shchinshcheo, vendred-vespere, char che chuvashoj nova tago komencighis vespere). Vespere chuvashoj kuiris ovojn, sekvatage ili lavis sin en shvitbanejoj, vestis sin per helaj festaj vestoj kaj post tagmangho okazigis riton de oferado al spiritoj de prauloj (“hhivni”). Poste ili kune ludis, hhore kantis kaj dancis. Nun chuvashoj festas Shchimekon dum sepa semajno post ortodoksa Pasko, en lasta jhaudo anta; ortodoksa Pentekosto (tago de Trio).

14 Flava junulino – tiel chuvashoj nomis belajn junulinojn (simile al rusa “rugha junulino”), do tio signifas “belulino”.

15 Tuhhja estas chuvasha fraulina kapvesto, kovrita per arghentaj moneroj kaj perloj. Ghi, diference de edzina kapvesto (hhushpu), havas pinton (el perloj). Chuvashaj knabinoj komencadis surhavi tuhhja-on en 10-12 jarojn, sed knabinaj kapvestoj estis ornamitaj plejparte per perloj. Chuvashoj diras: “Tuhhja estas fiereco, beleco kaj mistero de chuvasha fraulino”.

16 Flava junulo – tiel chuvashoj nomis belajn junulojn, do tio signifas “belulo” (simile al “flava junulino”, kiel chuvashoj nomis belulinojn).

17 Veziko (shobor) estas chuvasha popola muzikilo (blovtubeto surbaze de bova veziko). Kutime oni ludis vezikon dum edzighfestoj.

Sergej Tihhonov (Serjh Esjmont)
23.03-25.04.2008, Cheboksaro