Ария, Игры не для нас

Алексей Кривомазов
Malsupren rigardante,
Ili ekvidos nin,
Kaj ecx ne konsciante,
Hompup’ mortigos sin!

Ili pasie lancxos
Raketojn de la mort’,
Mapon persange farcxos
Signoj de nia sort’.

Milito sxajnas esti ludo,
Registoj fortas pli kaj pli;
Sed ja denorde kaj gxissude
Ni tuj asertu “Ne al vi!”

Ne al vi! Ne al vi!
Ne al vi!  Ne al vi!

Kiam furiozas flamo,
Brulegas pan’ kaj hom’,
Ili sin taksas damo:
Sxirmejo estas dom’.

Milito sxajnas esti ludo,
Registoj fortas pli kaj pli;
Sed ja denorde kaj gxissude
Ni tuj asertu “Ne al vi!”

Ne al vi! Ne al vi!
Ne al vi!  Ne al vi!

Fumigxas la planedo,
La suno velkas nun,
Kreskas milita feto,
Estingigxantas lum’.

Milito sxajnas esti ludo,
Registoj fortas pli kaj pli;
Sed ja denorde kaj gxissude
Ni tuj asertu “Ne al vi!”

Ne al vi! Ne al vi!
Ne al vi!  Ne al vi!