Hazarda gasto. esperanto

Вячеслав Бусарев
Demetu tuj vian mantelon,
Sidigxu kaj ne gxenu vin,
Kaj versxu mem el la botelo
La glason de la rugxa vin'.

Mi ne bezonas vian nomon,
Se volos vi nomighos mem.
Mi vidas nur lacegan homon,
Varmigxu do che la kamen'.

Ripozu post la longa vojo,
Nenio malpacigu vin.
Ankoraux versxu unu fojon,
Kaj nun vi ne forgesu min.

Jen tostu ni je via sano,
Facila estu via voj',
Je sano de cxiu pasanto,
Ke trinkas nun el ia roj'.

Interparolo nerapida
Kunigos por nelonge nin,
Ronronas milde la katido,
Eknestas varmo en anim'.

Sencxesa vojo estas vivo
Ek de la frua infanagx',
Ho, donu bonrenkontojn, Dio,
Al ni dum tia longvojagx'...

Cxe sojlo poste ni manpremos,
Vin forkondukos sola pad',
Kaj iu min ankaux gastigemos
Dum mia tra la mond' vagad'...