Песня красноармейца

Алексей Кривомазов
Песня красноармейца из к/ф "Кортик", Музыка С.Пожлакова; слова Б.Окуджавы

Tiel blindas la kanono,
La sabro kiel patrono,
Nur korvo grandflugila
De supre vidas nin,
Sed kuglo scias gxuste,
Ke vivos nur duono,
Ke vivos nur duono,
Kaj rapidigas sin.

Foskavo ja fridigxis,
Kaj pano malmoligxis,
Ne ploru, mia panjo,
Ja mankas la leter’.
Ne vanas la glorago;
Venkontoj multobligxis,
Kaj estos bona tempo
Ne vizio, sed ver’.

Indulg’ ne bezonatas,
Medal’ ne bezonatas,
Sed donu la armilon,
Nun viglas la cxeval’.
Fidindaj kamaradoj
Pro morto mia batos,
Pro morto mia batos
En maroj kaj en val’.