Manowar, Return of Warlord

Àëåêñåé Êðèâîìàçîâ
Temp’ por rajd’

Ni cxion diris jam kaj faros kun la am’,
Jes, nur la samon; ni ja pretas sur la voj’!
Gxenas la atend’! Forigxas la pretend’,
Kiam motore sub la ledo kantas gxoj’!
Mi ne maljunos, estu fest’! Ja por aliaj - eble pest’!
Sed mi nur fajfas opinion de la svarm’.
Amikoj, radoj! Kio plie? Zorgi tion - faru trie!
Ni kadavrigxos veturante en ventvarm!

Temp’ por rajd’! Fekuloj dormas kaj
Estas neniu sub regad’!
Nur cxevaloj ja el sxtal’ kaj ne zorgu pri moral’
De la sango fortigxas bolad’!

Tamen multaj idiotoj tro kritikas nin,
Ne havas monon grandan mi. Fek’! Imponec’!
Uzeblas viv’ en la dispon’. Metalon fajfas nur fripon’!
Edzino mia estas ja da sxtalo pec’!
Sed vi min ne komprenos, kaj same la lernej’.
Estas por instruist’ malsanulej’,
Putri lerneje aux prizone; mi jam satas! Fartu bone!
Mi selektis liberecon kun la bier’!

Temp’ por rajd’! Fekuloj dormas kaj
Estas neniu sub regad’!
Nur cxevaloj ja el sxtal’ kaj ne zorgu pri moral’
De la sango fortigxas bolad’!

Ni, fakte, ne venkeblas kaj restas pasintajx’.
De fremdaj pugoj bezonatas nur kuragx’!
Mi tostu, jes, je ni! Ke ni trovu jene nin
Ne senteblas nia agx’!

Temp’ por rajd’! Fekuloj dormas kaj
Estas neniu sub regad’!
Nur cxevaloj ja el sxtal’ kaj ne zorgu pri moral’
De la sango fortigxas bolad’!