La soneto

Алексей Кривомазов
Veinde kavas la vantega tru’
Kvazaux faringo sorta en la busxo raba,
Rekonu vivon en silenta bru’,
Konante morton en bruego samba

Provante negi belon de la nokt’,
Bonvolu cxasi brilon de la karbo,
Vidante tagon sur mondbildo farba,
Eksentu sxajnon de nokttaga lok’

Atentu vocxon de la infanec’,
Vivmortu hela kaj fantoma pec’
Ekster surteraj moroj kaj kutimoj

Monahxo, majstro, sklavo aux cezar’?
‘Ca nom? Ku sat-ci?’ – ‘Estams cheyuy cuxar!’
Bizara nubo en la mensaj limoj…