Sur pavimo vila hundo ploras,

Ñóðìàò Ýñïåðàíòî
Sur pavimo vila hundo ploras,
Cxar suferas hundon tristo kora.
Cxar la mastro gxia ne revenas...
Kaj la hundo cxe pordeg' havena
Plu atendas mastron. Plu atendos.
Sur okuloj larme tremas plendo
Preterpasas homoj, flugas auxtoj.
Pli dolore igxis koraj batoj.
En orelojn flustras sala brizo:
"Cxiuj hundoj trafas paradizon,
Kie vere apud vojo astra
Jam atendas vin amata mastro"